Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 5a de majo 2020    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Li sola etendas la ĉielon,
kaj Li iras sur la altaĵoj de la maro;
Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn,
kaj la stelojn de la sudo.

Ijo 9,8-9



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

Ago 11, 19-26





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

1 Pet 3,18-22

18 Ĉar Kristo ankaŭ unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito; 19 en kiu ankaŭ li iris kaj predikis al la enkarceraj spiritoj, 20 kiuj iam malobeis, kiam la longedaŭra pacienco de Dio atendis en la tagoj de Noa dum la pretigado de la arkeo, en kiu malmultaj, tio estas ok personoj, elsaviĝis tra akvo; 21 kiu ankaŭ vin nun savas en antitipo, la bapto, ne la formetado de la karna malpuraĵo, sed la demando de bona konscienco al Dio per la releviĝo de Jesuo Kristo; 22 kiu estas dekstre de Dio, irinte en la ĉielon; al li anĝeloj kaj aŭtoritatoj kaj potencoj estas submetitaj.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kompatema Dio,
benu la klopodojn de tiuj, kiuj sincere provas trovi unu la alian.
Benu la kontaktojn inter la eklezioj kaj inter la diversaj religioj.
Ni donu el nia riĉeco al la aliaj kaj inverse.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo