
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 8a de majo 2020 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Venu sur min Via favorkoreco, ke mi vivu. el Psa 119,77 |
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Ago 13, 26-33
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Pet 5,1-7
1 La presbiterojn do inter vi mi admonas, estante kunpresbitero kaj atestanto de la suferoj de Kristo kaj partoprenanto en la malkaŝota gloro: 2 Paŝtu la gregon de Dio ĉe vi, direktante ĝin, ne devige, sed volonte, laŭ Dio; ne pro avideco, sed bonvole; 3 ne kvazaŭ sinjorante super la heredo, sed fariĝante ekzemploj al la grego. 4 Kaj kiam elmontriĝos la Ĉefpaŝtisto, vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro. 5 Tiel same, vi plijunuloj, submetu vin al la pliaĝuloj. Tial ankaŭ vi ĉiuj submetu vin unu al la alia, kaj zonu vin per humileco; ĉar Dio kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon. 6 Humiligu vin do sub la potencan manon de Dio, por ke Li altigu vin ĝustatempe; 7 surĵetante sur Lin ĉian vian zorgon, ĉar Li zorgas pri vi.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Mia kara Sinjoro, subtenu min, por ke mi ĉion, kio estas malfacila kaj malagrabla, trankvile travivu. Ankaŭ miaj seniluziigoj fariĝu beno por mi. |
