




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 9a de majo 2020 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
La Eternulo, via Dio, benis vin en ĉiu faro de viaj manoj. |
el Rea 2,7
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Ago 13, 44-52
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Pet 5,8-14
8 Estu sobraj, vigladu; via kontraŭulo, la diablo, kiel leono blekeganta ĉirkaŭiras, serĉante, kiun li povos forgluti; 9 lin rezistu, konstantaj en la fido, sciante, ke la samaj suferoj plenumiĝas en via frataro en la mondo. 10 Kaj la Dio de ĉia graco, kiu vin alvokis al Sia eterna gloro en Kristo, mem perfektigos, firmigos, plifortigos vin ne longe suferintajn. 11 Al Li estu la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen. 12 Per Silvano, la fidela frato, kiel mi opinias, al vi mi skribis mallonge, konsilante kaj atestante, ke ĉi tio estas la vera graco de Dio; en ĝi firme staru. 13 Vin salutas la en Babel kunelektitino, kaj Marko, mia filo. 14 Salutu unu la alian per ama kiso. Paco al vi ĉiuj, kiuj estas en Kristo.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Mia Patro, helpu min hodiaŭ doni al aliaj bonan kaj afablan influon. Mi helpu per trankvila kredo la timantojn kaj la senkuraĝulojn. Mia interna ĝojo ĝojigu kaj feliĉigu aliajn. |