Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 10a de junio 2020    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  La faruno en la vazo ne konsumiĝis, kaj la oleo en la kruĉo ne mankis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Elija.

1 Reĝ 17,16



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

1 Reĝ 18, 20-39





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Plm 1-25

1 Paŭlo, malliberulo por Kristo Jesuo, kaj Timoteo, la frato, al Filemon, nia amato kaj kunlaboranto, 2 kaj al Apfia, la fratino, kaj al Arĥipo, nia kunbatalanto, kaj al la eklezio en via domo: 3 Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo. 4 Mi ĉiam dankas mian Dion, memorigante pri vi en miaj preĝoj, 5 aŭdinte pri via amo kaj pri la fido, kiun vi havas al la Sinjoro Jesuo kaj al ĉiuj sanktuloj; 6 por ke la partoprenado en via fido fariĝu energia per la sciigo de ĉiu bonaĵo, kiu estas en vi, por Kristo. 7 Ĉar mi tre ĝojis kaj havis multon da konsolo pro via amo, ĉar la koroj de la sanktuloj refreŝiĝis per vi, frato mia. 8 Kvankam do mi havas plenan kuraĝon en Kristo, por ordoni al vi tion, kio estas konvena, 9 tamen pro la amo mi preferas petegi tia, kia mi estas, Paŭlo, maljunulo kaj nun ankaŭ malliberulo pro Kristo Jesuo; 10 mi petegas vin koncerne mian filon, kiun mi naskis en miaj katenoj; tio estis Onesimo, 11 kiu estis iam senutila por vi, sed nun estas utila por vi kaj por mi; 12 mi ĵus resendis al vi lin mem, alivorte, mian propran koron; 13 lin mi volonte ja tenus apud mi, por ke anstataŭ vi li estu al mi helpanto en la ligiloj de la evangelio; 14 sed mi nenion volis fari sen via konsento; por ke via boneco estu ne kvazaŭ deviga, sed laŭvola. 15 Ĉar eble li pro tio estas apartigita for de vi por kelka tempo, por ke vi havu lin por ĉiam; 16 jam ne kiel sklavon, sed kiel pli bonan ol sklavo, kiel fraton amatan, precipe por mi, sed des pli por vi, kaj en la karno kaj en la Sinjoro. 17 Se vi do rigardas min kiel kunulon, akceptu lin tiel same, kiel min mem. 18 Se tamen li faris ian malhonestaĵon, aŭ ŝuldas ion al vi, tion enkalkulu en mian konton; 19 mi, Paŭlo, skribas per mia propra mano, mi ĝin repagos; mi tamen ne diras al vi, ke vi viaparte ŝuldas al mi eĉ vin mem. 20 Jes, frato mia, lasu min havi plezuron de vi en la Sinjoro; refreŝigu mian koron en Kristo. 21 Fidante pri via obeo, mi skribas al vi, sciante, ke vi faros eĉ pli multe, ol kiom mi diras. 22 Sed krom tio pretigu por mi gastoĉambron; ĉar mi esperas, ke mi, laŭ viaj preĝoj, estos donita al vi. 23 Salutas vin Epafras, mia kunmalliberulo en Kristo Jesuo, 24 Marko, Aristarĥo, Demas, Luko, miaj kunlaborantoj. 25 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito. Amen.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Patro nia, ni hodaŭ plenumu Vian volon.
Ni estu amindaj en niaj vortoj, por ke ankaŭ aliaj per ili trovu Vin.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo