




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 11a de junio 2020 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Nia animo liberiĝis, kiel birdo el la reto de kaptistoj; la reto disŝiriĝis, kaj ni liberiĝis. |
Psa 124,7
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)[Korpo kaj Sango de Kristo]
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Reĝ 1,1-27
1 La reĝo David maljuniĝis kaj atingis profundan aĝon; kaj oni kovris lin bone per vestoj, sed li ne povis varmiĝi. 2 Tiam diris al li liaj servantoj: Oni elserĉu por nia sinjoro la reĝo junulinon virgulinon, kaj ŝi staru antaŭ la reĝo kaj flegu lin kaj dormu ĉe lia brusto, kaj tiam al nia sinjoro la reĝo fariĝos varme. 3 Kaj oni serĉis belan junulinon en la tuta regiono de Izrael, kaj oni trovis la Ŝunemaninon Abiŝag kaj venigis ŝin al la reĝo. 4 La junulino estis tre bela; kaj ŝi fariĝis flegantino de la reĝo kaj servis al li; sed la reĝo ne ekkonis ŝin. 5 Dume Adonija, filo de Ĥagit, fieriĝis, kaj diris: Mi fariĝos reĝo. Kaj li havigis al si ĉarojn kaj rajdistojn kaj kvindek homojn por kuradi antaŭ li. 6 Kaj lia patro neniam afliktis lin per demando: Kial vi tion faras? Krom tio li estis tre belaspekta, kaj li estis naskita post Abŝalom. 7 Kaj li interkonsentis kun Joab, filo de Ceruja, kaj kun la pastro Ebjatar, kaj ili helpadis Adonijan. 8 Sed la pastro Cadok, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la profeto Natan kaj Ŝimei kaj Rei kaj la fortuloj de David ne estis kun Adonija. 9 Adonija buĉis ŝafojn kaj bovojn kaj grasigitajn brutojn ĉe la ŝtono Zoĥelet, kiu kuŝas apud En-Rogel; kaj li invitis ĉiujn siajn fratojn, la filojn de la reĝo, kaj ĉiujn Jehudaanojn, kiuj servis al la reĝo. 10 Sed la profeton Natan kaj Benajan kaj la fortulojn kaj sian fraton Salomono li ne invitis. 11 Kaj Natan diris al Bat-Ŝeba, patrino de Salomono, jene: Ĉu vi ne aŭdis, ke Adonija, filo de Ĥagit, fariĝis reĝo, kaj nia sinjoro David tion ne scias? 12 Venu do, mi donos al vi konsilon, por ke vi savu vian animon kaj la animon de via filo Salomono. 13 Iru kaj venu al la reĝo David, kaj diru al li: Mia sinjoro, ho reĝo, vi ĵuris ja al via servantino, dirante: Via filo Salomono reĝos post mi, kaj li sidos sur mia trono; kial do Adonija fariĝis reĝo? 14 Dum vi ankoraŭ estos parolanta tie kun la reĝo, mi venos post vi kaj kompletigos viajn vortojn. 15 Kaj Bat-Ŝeba venis al la reĝo en la ĉambron; la reĝo estis tre maljuna, kaj la Ŝunemanino Abiŝag servis al la reĝo. 16 Bat-Ŝeba salutis kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo; kaj la reĝo diris: Kio estas al vi? 17 Kaj ŝi diris al li: Mia sinjoro, vi ĵuris al via servantino per la Eternulo, via Dio: Via filo Salomono reĝos post mi, kaj li sidos sur mia trono. 18 Sed nun jen Adonija fariĝis reĝo; kaj vi, mia sinjoro, ho reĝo, tion ne scias. 19 Li buĉis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj ŝafoj, kaj invitis ĉiujn filojn de la reĝo kaj la pastron Ebjatar kaj la militestron Joab, sed vian servanton Salomono li ne invitis. 20 Sed vi, mia sinjoro, ho reĝo – la okuloj de ĉiuj Izraelidoj estas turnitaj al vi, por ke vi diru al ili, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la reĝo post li. 21 Kiam mia sinjoro la reĝo kuŝiĝos kun siaj patroj, tiam mi kaj mia filo Salomono estos proklamitaj kulpuloj. 22 Dum ŝi ankoraŭ estis parolanta kun la reĝo, venis la profeto Natan. 23 Kaj oni raportis al la reĝo: Jen estas la profeto Natan; kaj ĉi tiu venis antaŭ la reĝon kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo vizaĝaltere. 24 Kaj Natan diris: Mia sinjoro, ho reĝo! ĉu vi diris: Adonija fariĝos reĝo post mi, kaj li sidos sur mia trono? 25 Ĉar li iris hodiaŭ kaj buĉis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj ŝafoj, kaj invitis ĉiujn filojn de la reĝo kaj la militestron kaj la pastron Ebjatar; kaj jen ili manĝas kaj trinkas antaŭ li, kaj proklamas: Vivu la reĝo Adonija! 26 Sed min, vian servanton, kaj la pastron Cadok, kaj Benajan, filon de Jehojada, kaj vian servanton Salomono li ne invitis. 27 Ĉu laŭ ordono de mia sinjoro la reĝo tio fariĝis, kaj vi ne sciigis al via servanto, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la reĝo post li?
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Sankta Dipatro, mi neniam forgesu, ke mi estas Via infano. Ho, ĉiuj Viaj infanoj ekkonu Vin kiel ilian Patron, kiu tiel amas ilin. Sed Vi havas ankaŭ aliajn infanojn, kiuj ne estas de «nia» stalo. Ni ankaŭ amu ilin plenkore. |