Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 16a de junio 2020    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi jam mem tion faris al vi, ĉar vi forlasis la Eternulon, vian Dion, en la tempo, kiam Li gvidis vin sur la vojo.

Jer 2,17



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

1 Reĝ 21, 17-29





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

1 Reĝ 3,16-28

16 Tiam venis du virinoj malĉastistinoj al la reĝo kaj stariĝis antaŭ li. 17 Kaj unu el la virinoj diris: Ho mia sinjoro! mi kaj ĉi tiu virino loĝas en unu domo; kaj mi naskis, loĝante kun ŝi en la sama domo. 18 En la tria tago post mia nasko naskis ankaŭ ĉi tiu virino; kaj ni estis kune, estis neniu fremdulo kun ni en la domo, nur ni ambaŭ estis en la domo. 19 Kaj la filo de ĉi tiu virino mortis en la nokto, ĉar ŝi dormis sur li. 20 Kaj ŝi leviĝis meze de la nokto kaj prenis mian filon de ĉe mi, kiam via servantino dormis, kaj kuŝigis lin ĉe sia brusto, kaj sian mortintan filon ŝi almetis al mia brusto. 21 Kiam mi leviĝis matene, por suĉigi mian filon, jen li estas senviva; sed kiam mi matene bone lin rigardis, mi vidis, ke tio ne estas mia filo, kiun mi naskis. 22 Sed la dua virino diris: Ne, mia filo estas la vivanta, kaj via estas la mortinta. Kaj la unua diris: Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia estas la vivanta. Kaj tiel ili parolis antaŭ la reĝo. 23 Tiam la reĝo diris: Unu diras: Mia estas la vivanta filo, kaj via estas la mortinta; kaj la dua diras: Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia filo estas la vivanta; 24 kaj la reĝo diris: Alportu al mi glavon. Kaj oni alportis la glavon al la reĝo. 25 Kaj la reĝo diris: Dishaku la vivantan infanon en du partojn, kaj donu duonon al unu kaj duonon al la alia. 26 Tiam la virino, kies filo estis la vivanta, ekparolis al la reĝo, ĉar ekscitiĝis ŝia kompato al ŝia filo, kaj ŝi diris: Ho mia sinjoro, donu al ŝi la infanon vivantan, sed ne mortigu ĝin. Sed la dua diris: Nek mi havu, nek vi; dishaku. 27 Tiam la reĝo respondis kaj diris: Donu al ŝi la vivantan infanon, sed ne mortigu ĝin, ŝi estas ĝia patrino. 28 Kaj ĉiuj Izraelidoj aŭdis pri la juĝo, kiun juĝis la reĝo; kaj ili ektimis la reĝon, ĉar ili vidis, ke en li estas saĝo de Dio, por fari juĝon.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kompatema Dio, helpu nin labori por la paco en la mondo, en la lando, en la urbo, en la eklezio, en la familio kaj en niaj propraj koroj.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo