




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 17a de junio 2020 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero! Servu al la Eternulo kun ĝojo. |
Psa 100,2
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)2 Reĝ 2, 1.4b.6-14
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Reĝ 5,1-14
1 Salomono regis super ĉiuj regnoj, de la Rivero ĝis la lando Filiŝta kaj ĝis la limo de Egiptujo; ili alportadis donacojn kaj servadis al Salomono dum lia tuta vivo. 2 La manĝprovizoj de Salomono por ĉiu tago estis: tridek kor'oj da delikata faruno kaj sesdek kor'oj da simpla faruno, 3 dek grasigitaj bovoj kaj dudek bovoj de paŝtejo kaj cent ŝafoj, krom cervoj kaj gazeloj kaj kapreoloj kaj grasigitaj birdoj. 4 Ĉar li regis super la tuta transo de la Rivero, de Tifsaĥ ĝis Gaza, super ĉiuj reĝoj de trans la Rivero; kaj li havis pacon kun ĉiuj ĉirkaŭaj landoj. 5 Kaj Jehuda kaj Izrael sidis en sendanĝereco, ĉiu sub siaj vinberbranĉoj kaj sub sia figarbo, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, dum la tuta vivo de Salomono. 6 Kaj Salomono havis kvardek mil stalojn por ĉarĉevaloj kaj dek du mil rajdistojn. 7 Kaj tiuj administrantoj liveradis manĝprovizojn por la reĝo Salomono, kaj por ĉiuj, kiuj venadis al la tablo de la reĝo Salomono, ĉiu en sia monato, nenion mankigante. 8 Kaj la hordeon kaj pajlon por la ĉevaloj kaj la kurĉevaloj ili liveradis al la loko, kie li estis, ĉiu laŭ sia instrukcio.
9 Kaj Dio donis al Salomono saĝon kaj tre multe da prudento kaj tre multe da spirito, kiel la sablo ĉe la maro. 10 Kaj la saĝeco de Salomono estis pli granda, ol la saĝeco de ĉiuj orientanoj kaj ol la tuta saĝeco de Egiptujo. 11 Kaj li estis pli saĝa, ol ĉiuj homoj, pli ol Etan la Ezraĥido, kaj Heman kaj Kalkol kaj Darda, filoj de Maĥol; kaj li estis fama inter ĉiuj popoloj ĉirkaŭe. 12 Kaj li eldiris tri mil sentencojn; kaj la nombro de liaj kantoj estis mil kaj kvin. 13 Kaj li parolis pri la arboj, de la cedro, kiu estas sur Lebanon, ĝis la hisopo, kiu elkreskas el la muro; kaj li parolis pri la brutoj kaj la birdoj kaj la rampaĵoj kaj la fiŝoj. 14 Kaj oni venadis el ĉiuj popoloj, por aŭskulti la saĝecon de Salomono, de ĉiuj reĝoj de la tero, kiuj aŭdis pri lia saĝeco.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ho kara Sinjoro, montru al mi miajn kaŝitajn mankojn. Liberigu min de miaj malbonaj pensoj, sopiroj kaj agoj. Mi estu sincera je mi mem, je Vi kaj je miaj geamikoj. |