Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 28a de junio 2020    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi.

el Psa 16,8



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

[13a Ordinara Dimanĉo]





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Psa 106,1-23

Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; *
ĉar eterna estas Lia boneco.

Kiu eldiros la potencon de la Eternulo, *
aŭdigos Lian tutan gloron?

Bone estas al tiuj, kiuj observas justecon, *
kiuj agas bone en ĉiu tempo. ¶

Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo; *
sendu al mi Vian savon,

por ke mi vidu la bon-staton de Viaj elektitoj, / por ke mi ĝoju kun la ĝojo de Via popolo, *
por ke mi triumfu kun Via heredo. ¶

Ni pekis kune kun niaj patroj, *
ni malbon-agis, ni malvirtis.

Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn, / ne memoris Vian grandan bonecon; *
kaj ili ribelis apud la maro, apud la Ruĝa Maro.

Sed Li savis ilin pro Sia nomo, *
por montri Sian potencon.

Kaj Li ekkriis al la Ruĝa Maro, kaj ĝi elsekiĝis; *
kaj Li kondukis ilin tra la abismoj, kiel tra la dezerto.

Kaj Li savis ilin el la mano de la malamanto, *
kaj Li liberigis ilin el la mano de la malamiko.

Kaj la akvo kovris iliajn kontraŭulojn; *
eĉ unu el ili ne restis.

Tiam ili ekkredis al Liaj vortoj, *
ili ekkantis Lian gloron. ¶

Sed baldaŭ ili forgesis Liajn farojn, *
ili ne fidis Lian konsilon.

Ili fordonis sin al siaj kapricoj en la dezerto, *
kaj ili incitis Dion en la stepo.

Kaj Li plenumis ilian deziron, *
sed Li sendis pereon al iliaj animoj.

Ili enviis Moseon en la tendaro, *
Aaronon, sanktulon de la Eternulo.

Malfermiĝis la tero kaj englutis Datanon, *
kaj kovris la anaron de Abiram.

Kaj ekbrulis fajro en ilia anaro, *
flamo for-bruligis la malvirtulojn. ¶

Ili faris bovidon ĉe Ĥoreb, *
kaj ador-kliniĝis antaŭ fandaĵo.

Ili ŝanĝis sian honoron *
en bildon de bovo, kiu manĝas herbon.

Ili forgesis Dion, sian savanton, *
kiu faris grandajn farojn en Egiptujo,

miraklojn en la lando de Ĥam, *
timindaĵojn apud la Ruĝa Maro. ¶

Kaj Li decidis ekstermi ilin; / sed Moseo, Lia elektito, stariĝis antaŭ Li ĉe la fendo, *
por for-klini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu. ¶





ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mia Patro, Via Spirito konduku min ĉiun horon de la tago.
Ĝi lumigu miajn pensojn, ekflamigu mian koron kaj instruu al mi tion, kion mi devas pensi kaj paroli.
Helpu min ke mi ne ĉagrenu Vian Spiriton per vortoj kaj agoj.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo