Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 29a de junio 2020    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Mia Dio sendis Sian anĝelon, kaj baris la buŝon de la leonoj, kaj ili faris al mi nenian difekton.

el Dan 6,23



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

[Petro kaj Paŭlo]





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

1 Reĝ 11,1-13

1 La reĝo Salomono amis multajn aligentajn virinojn, la filinon de Faraono, Moabidinojn, Amonidinojn, Edomidinojn, Cidonaninojn, Ĥetidinojn, 2 el tiuj popoloj, pri kiuj la Eternulo diris al la Izraelidoj: Ne iru al ili, kaj ili ne iru al vi, ĉar ili turnos vian koron al siaj dioj; al ili Salomono aliĝis per amo. 3 Kaj li havis da ĉefaj edzinoj sepcent kaj da kromvirinoj tricent; kaj liaj edzinoj forklinis lian koron. 4 En la tempo de maljuneco de Salomono liaj edzinoj turnis lian koron al aliaj dioj, kaj lia koro ne estis tiel plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David. 5 Kaj Salomono sekvis Aŝtaron, diaĵon de la Cidonanoj, kaj Milkomon, abomenindaĵon de la Amonidoj. 6 Kaj Salomono faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj ne sekvis plene la Eternulon, kiel lia patro David. 7 Tiam Salomono konstruis altaĵon al Kemoŝ, abomenindaĵo de la Moabidoj, sur la monto, kiu estas antaŭ Jerusalem, kaj al Moleĥ, abomenindaĵo de la Amonidoj. 8 Kaj tiel li faris por ĉiuj siaj aligentaj edzinoj, kiuj incensadis kaj alportadis oferojn al siaj dioj.

9 Kaj la Eternulo ekkoleris Salomonon pro tio, ke li forklinis sian koron de la Eternulo, Dio de Izrael, kiu aperis al li du fojojn, 10 kaj kiu ordonis al li pri tiu afero, ke li ne sekvu aliajn diojn; sed li ne observis tion, kion la Eternulo ordonis. 11 Kaj la Eternulo diris al Salomono: Pro tio, ke ĉi tio fariĝis ĉe vi, kaj ke vi ne observis Mian interligon kaj Miajn leĝojn, kiujn Mi donis al vi, Mi forŝiros de vi la regnon kaj donos ĝin al via servanto. 12 Tamen dum via vivo Mi tion ne faros, pro via patro David; el la manoj de via filo Mi ĝin forŝiros. 13 Sed ne la tutan regnon Mi forŝiros; unu tribon Mi donos al via filo, pro Mia servanto David, kaj pro Jerusalem, kiun Mi elektis.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Jesuo Kristo, estu kun la junaj homoj, kiuj ekamos unu la alian.
Gardu ilin kontraŭ tento korpa, por ke ili trovu la veran amon.
Via beno kunligu ilin, kaj ili estu unu.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo