Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 3a de junio 2020    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj,
kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.

Psa 34,16



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

2 Tim 1, 1-3.6-12





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

2 Tim 3,10-17

10 Sed vi sekvis mian instruon, konduton, celon, fidon, toleremecon, amon, paciencon, 11 persekutojn, suferojn, kiaj okazis al mi en Antioĥia, en Ikonio, en Listra; kiajn persekutojn mi suferis; kaj el ĉio tio la Sinjoro min savis. 12 Jes, kaj ĉiuj, kiuj volas vivi pie en Kristo Jesuo, estos persekutataj. 13 Sed malbonaj homoj kaj ruzuloj ĉiam iros antaŭen al pli granda malbono, trompantaj kaj trompataj. 14 Sed restu vi en tio, kion vi lernis kaj pri kio vi certiĝis, sciante, de kiu vi ĝin lernis, 15 kaj ke jam de frua infaneco vi konas la sanktajn skribojn, kiuj povas fari vin saĝa por savo per la fido, kiu estas en Kristo Jesuo. 16 Ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco; 17 por ke la homo de Dio estu perfekta, plene provizita por ĉiu bona laboro.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Patro en la ĉielo, mi ne forgesu preĝi por aliaj, kiuj petis mian propreĝon.
Helpu ilin kiam ili suferas, en doloroj, en korpaj kaj mensaj malfortoj, en malĝojoj, timoj kaj malkuraĝoj.
Vi konas iliajn bezonojn.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo