
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 2a de junio 2020 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Ĝojas mia koro pri la Eternulo. |
el 1 Sam 2,1
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)2 Pet 3, 12-15a.17-18
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)2 Tim 3,1-9
1 Sed sciu, ke en la lastaj tagoj venos danĝeraj tempoj. 2 Ĉar homoj estos sinamantaj, monamantaj, fanfaronemaj, arogantaj, insultemaj, malobeemaj al gepatroj, sendankaj, nesanktaj, 3 neparencamaj, nepacigeblaj, kalumniemaj, nesinregantaj, malmildaj, ne bonamantaj, 4 perfidemaj, pasiemaj, ventoplenaj, plezuron amantaj pli ol Dion; 5 havante ŝajnon de pieco, sed neinte ĝian potencon; de ĉi tiuj ankaŭ vin forturnu. 6 Ĉar el ĉi tiuj estas tiuj, kiuj rampas en domojn, kaj forkaptas malsaĝajn virinojn, ŝarĝitajn de pekoj, forkondukatajn per diversaj voluptoj, 7 ĉiam lernantajn, kaj neniam kapablajn veni al la scio de la vero. 8 Kaj kiel Janes kaj Jambres kontraŭstaris al Moseo, tiel same ĉi tiuj ankaŭ kontraŭstaras al la vero, homoj kun malnobligita spirito, por la fido senvaloraj. 9 Sed ili ne plu iros antaŭen; ĉar ilia malsaĝeco evidentiĝos al ĉiuj, kiel ankaŭ fariĝis ĉe tiuj.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Sankta Spirito, mi sentu Vian ĉeeston. Vi ekzistu por mi ne en belaj vortoj, sed en sankta kuneco. Mi ĝoje helpu aliajn per Via forto. |
