




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 15a de julio 2020 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Multaj estas la intencoj en la koro de homo, sed la decido de la Eternulo restas fortike. |
Sen 19,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Jes 10, 5-7.13-16
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Reĝ 21,1-16
1 Post tiu historio okazis jeno: Nabot, Jizreelano, havis vinberĝardenon en Jizreel, apud la palaco de Aĥab, reĝo de Samario. 2 Kaj Aĥab ekparolis al Nabot, dirante: Donu al mi vian vinberĝardenon, por ke ĝi fariĝu por mi legomĝardeno, ĉar ĝi estas proksime de mia domo; kaj mi donos al vi anstataŭ ĝi vinberĝardenon pli bonan ol ĝi; se vi volas, mi donos al vi per arĝento ĝian prezon. 3 Sed Nabot diris al Aĥab: La Eternulo gardu min, ke mi ne fordonu al vi la heredaĵon de miaj patroj. 4 Tiam Aĥab revenis hejmen malĝoja kaj afliktita pro la vortoj, kiujn diris al li Nabot, la Jizreelano, dirante: Mi ne donos al vi la heredaĵon de miaj patroj. Kaj li kuŝiĝis sur sia lito kaj forturnis sian vizaĝon kaj ne manĝis panon. 5 Kaj venis al li lia edzino Izebel, kaj diris al li: Kial via spirito estas tiel malĝoja, ke vi ne manĝas panon? 6 Li respondis al ŝi: Kiam mi parolis al Nabot, la Jizreelano, kaj diris al li: Donu al mi vian vinberĝardenon pro mono, aŭ, se vi volas, mi donos al vi alian vinberĝardenon anstataŭ ĝi, li diris: Mi ne donos al vi mian vinberĝardenon. 7 Tiam diris al li lia edzino Izebel: Nun vi montru vian reĝecon super Izrael; leviĝu, manĝu panon, kaj estu bonhumora: mi donos al vi la vinberĝardenon de Nabot, la Jizreelano. 8 Kaj ŝi skribis leterojn en la nomo de Aĥab kaj sigelis per lia sigelilo, kaj ŝi sendis la leterojn al la plejaĝuloj kaj al la eminentuloj, kiuj loĝis kun Nabot en lia urbo. 9 Kaj ŝi skribis en la leteroj jenon: Proklamu faston kaj sidigu Naboton sur la ĉefa loko inter la popolo; 10 kaj sidigu apud li du homojn malvirtajn, kaj ili atestu kontraŭ li kaj diru: Vi blasfemis kontraŭ Dio kaj la reĝo; kaj oni elkonduku lin, kaj priĵetu lin per ŝtonoj, ke li mortu. 11 Kaj la viroj de lia urbo, la plejaĝuloj kaj la eminentuloj, kiuj loĝis en lia urbo, faris kiel ordonis al ili Izebel, kiel estis skribite en la leteroj, kiujn ŝi sendis al ili. 12 Ili proklamis faston kaj sidigis Naboton sur la ĉefa loko inter la popolo. 13 Kaj venis du homoj malvirtaj kaj sidiĝis apud li, kaj la malvirtaj homoj atestis kontraŭ Nabot antaŭ la popolo, dirante: Nabot blasfemis kontraŭ Dio kaj la reĝo. Kaj oni elkondukis lin ekster la urbon kaj priĵetis lin per ŝtonoj, kaj li mortis. 14 Kaj oni sendis al Izebel, por diri: Nabot estas priĵetita per ŝtonoj kaj mortis. 15 Kiam Izebel aŭdis, ke Nabot estas priĵetita per ŝtonoj kaj mortis, Izebel diris al Aĥab: Leviĝu, ekposedu la vinberĝardenon de Nabot, la Jizreelano, kiun li ne volis doni al vi pro mono; ĉar Nabot jam ne vivas; li mortis. 16 Kiam Aĥab aŭdis, ke Nabot mortis, Aĥab leviĝis, por iri en la vinberĝardenon de Nabot, la Jizreelano, por ekposedi ĝin.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Mia Patro, la fino de mia ĉiela vivovojo estu pli glora ol la komenco. Estu lumo en la vespero de la vivo. Via pardonanta amo forpelu ĉiujn nubojn ĉe mi. |