




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 16a de julio 2020 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ho vi, ĉiuj soifantoj, iru al la akvo. |
Jes 55,1
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Jes 26, 7-9.12.16-19
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Reĝ 21,17-29
17 Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Elija, la Teŝebano, dirante: 18 Leviĝu, iru renkonte al Aĥab, reĝo de Izrael, kiu estas en Samario; jen li nun estas en la vinberĝardeno de Nabot, kien li iris, por ekposedi ĝin; 19 kaj diru al li jene: Tiele diras la Eternulo: Vi mortigis, kaj vi ankoraŭ prenas en posedon! Kaj diru al li: Tiele diras la Eternulo: Sur la loko, kie la hundoj lekis la sangon de Nabot, la hundoj lekos ankaŭ vian sangon. 20 Kaj Aĥab diris al Elija: Vi trovis min, ho mia malamiko! Kaj tiu diris: Mi trovis, ĉar vi vin vendis, por fari malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo. 21 Jen Mi venigos sur vin malbonon, kaj forbalaos la postesignojn post vi, kaj Mi ekstermos ĉe Aĥab ĉiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael. 22 Kaj Mi agos kun via domo, kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel kun la domo de Baaŝa, filo de Aĥija, pro la incito, per kiu vi Min incitis kaj pekigis Izraelon. 23 Kaj ankaŭ pri Izebel parolis la Eternulo, dirante: La hundoj formanĝos Izebelon apud la murego de Jizreel. 24 Kiu mortos ĉe Aĥab en la urbo, tiun manĝos la hundoj; kaj kiu mortos sur la kampo, tiun manĝos la birdoj de la ĉielo. 25 (Estis neniu tia, kiel Aĥab, kiu fordonis sin al farado de malbono antaŭ la okuloj de la Eternulo, al kio instigadis lin lia edzino Izebel. 26 Li fariĝis tre abomeninda, sekvante la idolojn, konforme al ĉio, kion faradis la Amoridoj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj.) 27 Kiam Aĥab aŭdis tiujn vortojn, li disŝiris siajn vestojn kaj metis sakaĵon sur sian korpon kaj fastis kaj dormis en la sakaĵo kaj iradis malĝoje. 28 Tiam aperis vorto de la Eternulo al Elija, la Teŝebano, dirante: 29 Ĉu vi vidas, kiel Aĥab humiliĝis antaŭ Mi? Pro tio, ke li humiliĝis antaŭ Mi, Mi ne venigos la malbonon dum lia vivo; dum la vivo de lia filo Mi venigos la malbonon sur lian domon.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ho Dio, mia ĉiela Patro, mi konfidas min al Vi. Mi faru ĉiujn aferojn en Via lumo. Liberigu min de la faroj de la mallumo, de la kaŝitaj aferoj. Mi servu miajn gefratojn kaj geamikojn ame kaj humile. |