




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 18a de julio 2020 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
De la komenco de la tempo Mi estas la sama, kaj neniu povas savi kontraŭ Mia mano; kiam Mi faras, kiu tion ŝanĝos? |
Jes 43,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Miĥ 2, 1-5
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Reĝ 22,24-40
24 Tiam aliris Cidkija, filo de Kenaana, kaj frapis Miĥajan sur la vango, kaj diris: Per kiu vojo la spirito de la Eternulo transiris de mi, por paroli per vi? 25 Kaj Miĥaja respondis: Jen vi tion vidos en tiu tago, kiam vi eniros en internan ĉambron, por vin kaŝi. 26 Tiam la reĝo de Izrael diris: Prenu Miĥajan, kaj konduku lin al la urbestro Amon kaj al la reĝido Joaŝ; 27 kaj diru: Tiele diras la reĝo: Metu ĉi tiun en malliberejon, kaj nutru lin per mizera pano kaj mizera akvo, ĝis mi revenos en paco. 28 Kaj Miĥaja diris: Se vi revenos en paco, en tiu okazo ne parolis per mi la Eternulo. [Kaj li diris: Aŭskultu, ĉiuj popoloj.] 29 Kaj la reĝo de Izrael, kaj Jehoŝafat, reĝo de Judujo, iris al Ramot en Gilead. 30 Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Mi alivestos min kaj iros en la batalon; sed vi surmetu viajn vestojn. Kaj la reĝo de Izrael alivestis sin kaj iris en la batalon. 31 La reĝo de Sirio ordonis al la tridek du ĉarestroj, kiuj estis ĉe li, dirante: Batalu ne kontraŭ iu malgranda aŭ granda, sed sole nur kontraŭ la reĝo de Izrael. 32 Kiam la ĉarestroj ekvidis Jehoŝafaton, ili pensis, ke tio certe estas la reĝo de Izrael, kaj ili turnis sin kontraŭ lin, por batali; kaj Jehoŝafat ekkriis. 33 Kiam la ĉarestroj vidis, ke tio ne estas la reĝo de Izrael, ili forturnis sin de li. 34 Kaj unu viro sen ia celo streĉis la pafarkon, kaj pafe trafis la reĝon de Izrael inter la artikoj de la kiraso. Tiam ĉi tiu diris al sia veturiganto: Turnu vian manon, kaj elveturigu min el la militistaro, ĉar mi estas vundita. 35 Sed la batalo plifortiĝis en tiu tago, kaj la reĝo staris sur la ĉaro kontraŭ la Sirianoj, kaj li mortis vespere. Kaj la sango el la vundo fluis en la mezon de la ĉaro. 36 Post la subiro de la suno tra la militistaro ekkuris voko: Ĉiu en sian urbon, ĉiu en sian landon. 37 La reĝo mortis, kaj oni venigis lin en Samarion. 38 Kaj oni lavis la ĉaron ĉe la lageto de Samario, kaj la hundoj lekis lian sangon kaj malĉastistinoj lavis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris. 39 La cetera historio de Aĥab, kaj ĉio, kion li faris, kaj la ebura domo, kiun li konstruis, kaj ĉiuj urboj, kiujn li konstruis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael. 40 Kiam Aĥab ekdormis kun siaj patroj, anstataŭ li ekreĝis lia filo Aĥazja.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Dio, eterna Lumo, lumigu ankaŭ grace mian spiriton. Restu ĉe mi, kiam fariĝas mallume kaj kiam miaj fortoj malgrandiĝas. Mi vivu kaj agu kiel infano de la lumo. |