
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 19a de julio 2020 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi pensas pri li? |
Psa 8,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
[16a Ordinara Dimanĉo] |
Saĝ 12, 13.16-19
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Psa 89,20-53
Tiam Vi parolis en vizio al Viaj fideluloj, / kaj Vi diris: Mi sendis helpon al heroo, *
Mi altigis elektiton el la popolo.
Mi trovis Davidon, Mian sklavon, *
per Mia sankta oleo Mi lin ŝmiris.
Mia mano lin subtenos, *
kaj Mia brako lin fortikigos. ¶
Ne venkos lin malamiko, *
kaj malbon-agulo lin ne premos.
Kaj Mi disbatos antaŭ lia vizaĝo liajn malamikojn, *
kaj liajn malamantojn Mi frapos.
Kaj Mia fideleco kaj Mia favoro estas kun li; *
kaj per Mia nomo altiĝos lia korno.
Kaj Mi etendos super la maron lian brakon *
kaj super la riverojn lian dekstran manon. ¶
Li vokos Min: Vi estas mia patro, *
mia Dio, kaj la roko de mia savo.
Kaj Mi faros lin unue-naskito, *
ĉefo super la reĝoj de la tero.
Por ĉiam Mi konservos al li Mian favoron; *
kaj Mia interligo kun li estos fidela.
Kaj lian semon Mi faros eterna, *
kaj lian tronon longe-daŭra kiel la ĉielo. ¶
Se liaj filoj forlasos Mian instruon *
kaj ne iros laŭ Miaj leĝoj;
se Miajn decidojn ili malplenumos *
kaj Miajn ordonojn ili ne observos:
tiam Mi per bastono punos ilian pekon *
kaj per batoj ilian krimon;
sed Mian favoron Mi ne forprenos de li, *
kaj Mian fidelecon Mi ne perfidos;
Mi ne malplenumos Mian interligon, *
kaj tion, kio eliris el Mia buŝo, Mi ne ŝanĝos. ¶
Unu aferon Mi ĵuris per Mia sankteco: *
Mi ne perfidos al David:
Lia semo estos eterna, *
kaj lia trono estos kiel la suno antaŭ Mi.
Kiel la luno, ĝi staros eterne, *
kaj kiel la atestulo en la ĉielo ĝi estos fidinda. ¶
Sed nun Vi forpuŝis kaj malestimis, *
Vi koleris Vian sankt-oleiton.
Vi disigis la interligon kun Via sklavo, *
ĵetis sur la teron lian kronon.
Vi detruis ĉiujn liajn barilojn, *
ruinigis liajn fortikaĵojn.
Prirabas lin ĉiuj pasantoj; *
li fariĝis mokataĵo por siaj najbaroj.
Vi altigis la dekstran manon de liaj malamikoj, *
Vi ĝojigis ĉiujn liajn kontraŭulojn.
Vi returnis la tranĉon de lia glavo, *
kaj ne subtenis lin en la milito.
Vi forigis lian brilon, *
kaj lian tronon Vi ĵetis sur la teron.
Vi mallongigis la tagojn de lia juneco, *
Vi kovris lin per honto. ¶
Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi kaŝos Vin senĉese *
kaj Via kolerego brulos kiel fajro?
Ho, rememoru, kia estas la daŭro de mia vivo, *
por kia vantaĵo Vi kreis ĉiujn homidojn.
Kiu homo vivas kaj neniam vidos morton, *
savos sian animon de la mano de Ŝeol?
Kie estas Viaj antaŭaj favor-faroj, mia Sinjoro, *
pri kiuj Vi ĵuris al David per Via fideleco?
Rememoru, mia Sinjoro, la malhonoron de Viaj sklavoj, *
kiun mi portas en mia brusto de ĉiuj multaj popoloj,
kaj per kiu malhonoras Viaj malamikoj, ho Eternulo, *
per kiu ili malhonoras la paŝo-signojn de Via sankt-oleito. ¶
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Mia Patro, mi ne forgesu, ke mi apartenas al unu granda familio. Ĝiaj membroj fariĝu pli feliĉaj pro mia vivo. Neniu malhavu pro mia malfideleco konsolon kaj ĝojon; neniu iru tra la vivo malriĉe, ĉar mi ne plenumis mian devon. Helpu min helpi aliajn. |
