Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 2a de julio 2020    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ho Eternulo, nia Sinjoro,
kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!

el Psa 8,2



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

[Vizito de la Beata Virgulino Maria]





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

1 Reĝ 12,20-32

20 Kiam ĉiuj Izraelidoj aŭdis, ke Jerobeam revenis, ili sendis kaj vokis lin al la kunveno kaj faris lin reĝo super ĉiuj Izraelidoj. La domon de David sekvis sole nur la tribo de Jehuda. 21 Kaj kiam Reĥabeam venis en Jerusalemon, li kolektis el la tuta domo de Jehuda kaj el la tribo de Benjamen cent okdek mil elektitajn militistojn, por militi kontraŭ la domo de Izrael, por revenigi la regnon al Reĥabeam, filo de Salomono. 22 Sed aperis vorto de Dio al Ŝemaja, homo de Dio, dirante: 23 Diru al Reĥabeam, filo de Salomono, reĝo de Judujo, kaj al la tuta domo de Jehuda kaj de Benjamen kaj al la cetera popolo jene: 24 Tiele diras la Eternulo: Ne iru kaj ne militu kontraŭ viaj fratoj, la Izraelidoj; reiru ĉiu al sia domo, ĉar de Mi estas farita ĉi tiu afero. Kaj ili obeis la vorton de la Eternulo, kaj retenis sin de irado, konforme al la vorto de la Eternulo. 25 Kaj Jerobeam prikonstruis Ŝeĥemon sur la monto de Efraim kaj ekloĝis en ĝi; kaj li eliris el tie kaj konstruis Penuelon.

26 Kaj Jerobeam diris en sia koro: Nun la regno povas reveni al la domo de David; 27 se ĉi tiu popolo irados, por fari oferojn en la domo de la Eternulo en Jerusalem, tiam la koro de ĉi tiu popolo returniĝos al ilia sinjoro, al Reĥabeam, reĝo de Judujo; kaj ili mortigos min kaj revenos al Reĥabeam, reĝo de Judujo. 28 Kaj la reĝo aranĝis konsiliĝon, kaj li faris du orajn bovidojn, kaj diris al la popolo: Ne iradu plu en Jerusalemon; jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elkondukis vin el la lando Egipta. 29 Kaj li starigis unu en Bet-El, kaj la duan li instalis en Dan. 30 Kaj ĉi tiu afero fariĝis kaŭzo de pekado: la popolo komencis iradi al unu el ili ĝis Dan. 31 Kaj li konstruis domojn de altaĵoj, kaj li starigis pastrojn el la popolo, kiuj ne estis el la idoj de Levi. 32 Kaj Jerobeam starigis feston en la oka monato, en la dek-kvina tago de la monato, simile al la festo en Judujo, kaj li suriris sur la altaron; tiel li faris en Bet-El, alportante oferojn al la bovidoj, kiujn li faris; kaj li loĝigis en Bet-El la pastrojn de la altaĵoj, kiujn li aranĝis. 33 Kaj li suriris sur la altaron, kiun li faris en Bet-El, en la dek-kvina tago de la oka monato, kiun li mem elpensis; kaj li faris feston por la Izraelidoj, kaj suriris sur la altaron, por incensi.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Eterna Patro, fonto de lumo kaj paco, ŝangu nian prizorgemon en fidon, nian timon en pacon, nian maltrankvilon en ĝojon, mi petas.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo