Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 3a de julio 2020    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Viaj manoj min kreis kaj fortikigis;
prudentigu min, kaj mi lernu Viajn ordonojn.

Psa 119,73



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

[Tomaso]





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

1 Reĝ 13,1-10

1 Kaj jen homo de Dio venis el Judujo laŭ ordono de la Eternulo en Bet-Elon, kiam Jerobeam staris sur la altaro, por incensi. 2 Kaj li vokis al la altaro laŭ ordono de la Eternulo kaj diris: Ho altaro, altaro! tiele diras la Eternulo: Jen en la domo de David naskiĝos filo, kies nomo estos Joŝija, kaj li buĉos sur vi la pastrojn de la altaĵoj, incensantajn sur vi, kaj homaj ostoj estos bruligitaj sur vi. 3 Kaj li donis en tiu tago signon, dirante: Ĉi tio estas la signo, ke tion parolis la Eternulo: jen la altaro disfendiĝos, kaj la cindro, kiu estas sur ĝi, disŝutiĝos. 4 Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la homo de Dio, kiujn li vokis al la altaro en Bet-El, Jerobeam etendis sian manon de sur la altaro, kaj diris: Kaptu lin! Sed rigidiĝis lia mano, kiun li etendis kontraŭ lin, kaj li ne povis retiri ĝin al si. 5 Kaj la altaro disfendiĝis, kaj la cindro de la altaro disŝutiĝis, konforme al la signo, kiun donis la homo de Dio laŭ la ordono de la Eternulo. 6 Kaj la reĝo ekparolis kaj diris al la homo de Dio: Faru peton antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj preĝu por mi, por ke mia mano revenu al mi. Kaj la homo de Dio faris peton antaŭ la Eternulo, kaj la mano de la reĝo revenis al li kaj fariĝis kiel antaŭe. 7 Tiam la reĝo diris al la homo de Dio: Iru kun mi en la domon kaj fortigu vin per manĝo, kaj mi donos al vi donacon. 8 Sed la homo de Dio diris al la reĝo: Eĉ se vi donos al mi duonon de via domo, mi ne iros kun vi, kaj mi ne manĝos panon nek trinkos akvon en ĉi tiu loko; 9 ĉar tiele estas ordonite al mi per la vorto de la Eternulo: Ne manĝu panon nek trinku akvon, kaj ne reiru laŭ la vojo, laŭ kiu vi venis. 10 Kaj li iris laŭ alia vojo, kaj ne reiris laŭ la vojo, laŭ kiu li venis en Bet-Elon.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ho Patro, estu kun ĉiuj, kiuj suferas, kiuj malsatas kaj kiuj vivas en granda mizero.
Helpu min doni ion de mi mem, kaj por konsoli kaj por nutri ilin.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo