




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 23a de julio 2020 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Miaj atestantoj, diras la Eternulo. |
el Jes 43,10
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)[Birgita]
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Miĥ 4,1-8
1 Sed iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel ĉefo inter la montoj, kaj ĝi estos pli alta ol ĉiuj altaĵoj; kaj fluos al ĝi popoloj. 2 Kaj iros multaj nacioj, kaj diros: Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo kaj en la domon de Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj kaj ke ni iru laŭ Lia irejo; ĉar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem. 3 Kaj Li juĝos inter multe da popoloj, kaj Li decidos pri potencaj nacioj [en landoj malproksimaj]; kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon. 4 Sed ĉiu sidos sub sia vinberujo kaj sub sia figarbo, kaj neniu timigos; ĉar la buŝo de la Eternulo Cebaot tion diris. 5 Ĉiuj popoloj iros ĉiu en la nomo de sia dio, sed ni irados en la nomo de la Eternulo, nia Dio, ĉiam kaj eterne. 6 En tiu tago, diras la Eternulo, Mi kolektos la lamulojn, kunvenigos la dispelitojn, kaj tiujn, kiujn Mi suferigis. 7 Kaj la lamulojn Mi faros restantaro, kaj la suferintojn potenca nacio, kaj la Eternulo reĝos super ili sur la monto Cion de nun kaj eterne. 8 Kaj vi, ho turo de la grego, fortikaĵo de la filino de Cion, al vi venos, revenos la antaŭa reĝado, la regno de la filino de Jerusalem.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Dio de la forto, rigardu grace al la malforteco de ni, viaj infanoj. Ni ne estu venkataj per la malbono, sed ekipu nin per kaj kun Via granda forto. Faru nin nevenkeblaj per Via graco. |