




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 24a de julio 2020 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ho, se Vi disfendus la ĉielon kaj malsuprenirus. |
el Jes 63,19
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Jer 3, 14-17
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Miĥ 4,9-5,4a
9 Kial vi nun ploras tiel laŭte? Ĉu vi ne havas reĝon? ĉu pereis viaj konsilistoj, ke vin atakis doloroj kiel naskantinon? 10 Suferu, kaj havu dolorojn, ho filino de Cion, kiel naskantino; ĉar nun vi eliros el la urbo kaj loĝos sur la kampo kaj venos ĝis Babel; tie vi estos savata; tie la Eternulo liberigos vin el la mano de viaj malamikoj. 11 Nun kolektiĝis kontraŭ vi multe da nacioj, kiuj diras: Ĝi malsanktiĝu, kun ĝuo ni rigardu Cionon! 12 Sed ili ne scias la pensojn de la Eternulo, ili ne komprenas Lian intencon, ke Li kolektis ilin kiel garbojn en la draŝejon. 13 Leviĝu kaj draŝu, ho filino de Cion, ĉar vian kornon Mi faros fera, viajn hufojn Mi faros kupraj, kaj vi dispremos multe da popoloj, vi konsekros al la Eternulo ilian akiritaĵon, kaj ilian havaĵon al la Sinjoro de la tuta tero. 14 Nun armu vin, ho batalistino! oni sieĝos nin; per vergo oni frapos la vangon de la juĝisto de Izrael.
1 Kaj vi, ho Bet-Leĥem Efrata, kiu estas malgranda inter la milejoj de Judujo, el vi eliros al Mi tiu, kiu devas esti reganto en Izrael kaj kies deveno estas de tempo tre antikva. 2 Li lasos ilin ĝis la tempo, kiam la naskontino estos naskinta; tiam liaj ceteraj fratoj revenos al la idoj de Izrael. 3 Li stariĝos kaj paŝtos kun la forto de la Eternulo, kun la majesto de la nomo de la Eternulo, lia Dio, kaj tiuj konvertiĝos; ĉar tiam li fariĝos granda ĝis la randoj de la tero. 4 Kaj li estos paco.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)Kara Sinjoro, ni dankas Vin pro Via Vorto, pro Via ĉeesto, pro Via pano kaj vino, pro la himnoj kaj psalmoj, pro la muziko, kiu levas nin el la ĉiutaga vivo al pli alta sfero. |