




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 25a de julio 2020 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Bonfarado kondukas al vivo; kaj kiu celas malbonon, tiu iras al sia morto. |
Sen 11,19
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)[Jakobo]
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Miĥ 5,4b-14
[Kiam la Asiriano venos en nian landon kaj enpaŝos en niajn palacojn, ni starigos kontraŭ li sep paŝtistojn kaj ok eminentulojn. 5 Ili paŝtos la landon Asirian per glavo kaj la landon de Nimrod per iliaj lancoj;] kaj li savos nin kontraŭ la Asiriano, kiam ĉi tiu venos en nian landon kaj enpaŝos en niajn limojn. 6 Kaj la restaĵo de Jakob estos inter multe da popoloj kiel roso de la Eternulo, kiel pluvaj gutoj sur herbo; kaj li ne esperos je homo kaj ne fidos homidojn. 7 Kaj la restaĵo de Jakob estos inter la nacioj, meze de multaj popoloj, kiel leono inter la bestoj de la arbaro, kiel leonido meze de ŝafaroj, kiu dispremas pasante, disŝiras, kaj neniu povas savi. 8 Leviĝos via mano super viaj kontraŭuloj, kaj ĉiuj viaj malamikoj ekstermiĝos. 9 En tiu tago, diras la Eternulo, Mi ekstermos viajn ĉevalojn ĉe vi kaj pereigos viajn ĉarojn; 10 Mi ekstermos la urbojn de via lando kaj detruos ĉiujn viajn fortikaĵojn; 11 Mi ekstermos ĉe vi la sorĉistojn, kaj vi ne plu havos aŭguristojn; 12 Mi ekstermos el via mezo viajn idolojn kaj viajn statuojn, kaj vi ne plu adorkliniĝos antaŭ la faritaĵo de viaj manoj; 13 Mi elŝiros el via mezo viajn sanktajn stangojn kaj ekstermos viajn urbojn. 14 Kaj en kolero kaj indigno Mi faros venĝon super la nacioj, kiuj ne volos obei.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)Ho nia Patro, ni ĉiuj aŭdu hodiaŭ Vian voĉon inter la multaj homoj, meze en la bruo de la trafiko, dum la vojaĝo, dum prelegoj, en ĝojo kaj doloro, en la naturo. |