Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 30a de julio 2020    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Silentu antaŭ la Sinjoro, la Eternulo, ĉar proksima estas la tago de la Eternulo.

el Cef 1,7



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

Jer 18, 1-6





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Mar 4,1-9

1 Kaj denove li (Jesuo) komencis instrui apud la maro. Kaj kolektiĝis al li tre granda homamaso tiel, ke li eniris en ŝipeton, kaj sidis sur la maro; kaj la tuta homamaso estis sur la tero apud la maro. 2 Kaj li multe instruis ilin per paraboloj, kaj diris al ili en sia instruado:

3 Aŭskultu: jen semisto eliris, por semi; 4 kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanĝis ilin. 5 Kaj aliaj falis sur ŝtonan lokon, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, ĉar ili ne havis profundecon de tero; 6 kaj kiam la suno leviĝis, ili brulsekiĝis, kaj ĉar ili ne havis radikon, ili forvelkis. 7 Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin, kaj ili ne donis frukton. 8 Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj donis frukton, kreskante kaj multobliĝante, kaj produktis tridekoble kaj sesdekoble kaj centoble. 9 Kaj li diris: Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kompatema Dio, mi preĝas por ĉiuj, kies vivo estas plena de seniluziigoj, kiuj neniam spertas la dolĉecon de la tera bonfarto.
Grace subtenu ilin kaj gardu ilin kontraŭ amareco.
La kuneco kun Vi estu por ili nemezurebla kaj riĉa kompenso.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo