Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 31a de julio 2020    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ne disvastigu malveran famon.

el Eli 23,1



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

Jer 26, 1-9





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Mar 4,10-20

10 Kaj kiam li (Jesuo) estis sola, tiuj, kiuj alestis kune kun la dek du, demandis lin pri la paraboloj. 11 Kaj li diris al ili: Al vi estas donite scii la misteron de la regno de Dio; sed al tiuj, kiuj estas ekstere, ĉio estas farata per paraboloj; 12 por ke, vidante, ili vidu, sed ne rimarku; kaj aŭdante, ili aŭdu, sed ne komprenu; por ke neniam ili konvertiĝu kaj pardoniĝu.

13 Kaj li diris al ili: Ĉu vi ne scias ĉi tiun parabolon? kiel do vi povos kompreni ĉiujn parabolojn? 14 La semisto semas la vorton. 15 Jen do tiuj, kiuj estas apud la vojo, kie estas semata la vorto; kaj kiam ili aŭdis, tuj venas Satano, kaj forprenas la vorton, en ili semitan. 16 Kaj tiel same jen la semitaj ĉe la ŝtonaj lokoj: ili aŭdas la vorton, kaj tuj kun ĝojo akceptas ĝin; 17 kaj ili ne havas en si radikon, sed restas nur portempe; kiam do venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, tuj ili falpuŝiĝas. 18 Kaj jen la semitaj ĉe la dornoj: tiuj, kiuj aŭdis la vorton; 19 sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo kaj la deziroj al aliaj aferoj, enirante, sufokas la vorton, kaj ĝi fariĝas senfrukta. 20 Kaj jen la semitaj ĉe la bona tero: tiuj, kiuj aŭdas la vorton kaj akceptas ĝin, kaj donas frukton, jen tridekoble, kaj jen sesdekoble, kaj jen centoble.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ho Patro en la ĉielo, mi kore dankas Vin pro la granda beno, kiun donas la internacia lingvo Esperanto al la homaro.
Tamen multaj homoj ne volas lerni ĝin pro nekomprenebla antaŭjuĝo.
Helpu nin disvastigi ĝin, por ke ĉiam pli da homoj eklernu ĝin kaj spertu ĝian grandan valoron rilate la interkompreniĝon de ĉiuj homoj, kie ajn ili loĝas.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo