Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 6a de julio 2020    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento,
tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn.

Psa 103,12



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

Hoŝ 2, 16.17b-18.21-22





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

1 Reĝ 14,1-20

1 En tiu tempo malsaniĝis Abija, filo de Jerobeam. 2 Kaj Jerobeam diris al sia edzino: Leviĝu kaj aliaspektiĝu, por ke oni ne sciu, ke vi estas edzino de Jerobeam, kaj iru en Ŝilon; tie troviĝas la profeto Aĥija, kiu antaŭdiris al mi, ke mi estos reĝo super ĉi tiu popolo. 3 Kaj prenu en vian manon dek panojn kaj biskvitojn kaj kruĉon da mielo, kaj iru al li; li diros al vi, kio estos al la knabo. 4 Kaj la edzino de Jerobeam tiel faris; ŝi leviĝis kaj iris en Ŝilon kaj venis en la domon de Aĥija. Aĥija ne povis vidi, ĉar liaj okuloj ĉesis funkcii pro maljuneco. 5 Sed la Eternulo diris al Aĥija: Jen la edzino de Jerobeam iras, por demandi vin pri sia filo, ĉar li estas malsana; tiel kaj tiel diru al ŝi; kiam ŝi venos, ŝi prezentos sin kiel alian personon. 6 Kaj kiam Aĥija ekaŭdis la sonadon de ŝiaj piedoj, kiam ŝi eniris en la pordon, li diris: Eniru, edzino de Jerobeam; por kio vi prezentas vin kiel alian personon? mi estas sendita al vi kun sciigo premanta. 7 Iru, diru al Jerobeam: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Ĉar Mi altigis vin el inter la popolo kaj faris vin princo super Mia popolo Izrael, 8 kaj Mi forŝiris la regnon de la domo de David kaj donis ĝin al vi; sed vi ne estis kiel Mia servanto David, kiu observis Miajn ordonojn kaj sekvis Min per sia tuta koro, farante nur tion, kio plaĉas al Mi; 9 kaj vi agis pli malbone, ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ vi, kaj vi iris kaj faris al vi aliajn diojn kaj idolojn, por kolerigi Min, kaj Min vi ĵetis malantaŭ vian dorson: 10 tial Mi venigos malbonon sur la domon de Jerobeam, kaj Mi ekstermos ĉe Jerobeam ĉiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael, kaj Mi elbalaos la domon de Jerobeam, kiel oni elbalaas malpuraĵon, ĉion ĝis la fino. 11 Kiu mortos ĉe Jerobeam en la urbo, tiun formanĝos la hundoj, kaj kiu mortos sur la kampo, tiun formanĝos la birdoj de la ĉielo; ĉar la Eternulo tion diris. 12 Kaj vi leviĝu, iru al via domo; kiam via piedo eniros en la urbon, la infano mortos. 13 Kaj priploros lin ĉiuj Izraelidoj kaj enterigos lin; ĉar li sola ĉe Jerobeam iros en tombon, ĉar en li el la tuta domo de Jerobeam troviĝis io bona koncerne la Eternulon, Dion de Izrael. 14 Kaj la Eternulo starigos al Si super Izrael reĝon, kiu ekstermos la domon de Jerobeam en tiu tago kaj baldaŭ. 15 Kaj la Eternulo frapos Izraelon, similigante lin al kano, kiu ŝanceliĝas en la akvo, kaj Li elŝiros la Izraelidojn el tiu bona tero, kiun Li donis al iliaj patroj, kaj Li disblovos ilin trans la Riveron pro tio, ke ili faris siajn sanktajn stangojn, kolerigante la Eternulon. 16 Kaj Li transdonos Izraelon pro la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekis kaj per kiuj li pekigis Izraelon. 17 Kaj leviĝis la edzino de Jerobeam kaj foriris kaj venis en Tircan. Apenaŭ ŝi paŝis sur la sojlon de la domo, la knabo mortis. 18 Kaj oni enterigis lin, kaj ĉiuj Izraelidoj priploris lin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto, la profeto Aĥija.

19 La cetera historio de Jerobeam, kiel li militis kaj kiel li reĝis, estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael. 20 La tempo, dum kiu reĝis Jerobeam, estis dudek du jaroj. Kaj li ekdormis kun siaj patroj. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Nadab.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ho Patro, helpu tiujn, kiuj ne havas ŝatokupojn.
Ili ne misuzu sian liberan tempon.
Mi petas ke ili trovu feliĉon en simplaj aferoj.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo