
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 5a de julio 2020 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Ĝoju kaj estu gajaj pri la Eternulo, via Dio. |
el Joe 2,23
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
[14a Ordinara Dimanĉo] |
Zeĥ 9, 9-10
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Psa 106,24-48
Kaj ili malŝatis la dezirindan landon, *
ili ne kredis al Lia vorto.
Ili murmuris en siaj tendoj, *
kaj ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo.
Tial Li ĵuris al ili per levo de Sia mano, *
por faligi ilin en la dezerto,
kaj por disfaligi ilian semon inter la popoloj, *
kaj disĵeti ilin en la landojn. ¶
Kaj ili aliĝis al Baal-Peor, *
kaj manĝis ofer-ricevojn de malvivuloj.
Kaj ili kolerigis Lin per siaj faroj; *
kaj disvastiĝis inter ili epidemio.
Kaj stariĝis Pineĥas kaj aranĝis juĝon; *
kaj la epidemio haltis.
Kaj tio estas kalkulita al li kiel bon-faro, *
por ĉiuj generacioj kaj eterne.
Kaj ili kolerigis Lin ĉe la akvo de Meriba, *
kaj pro ili fariĝis malbono al Moseo;
ĉar ili maldolĉigis lian spiriton, *
kaj li eldiris ion ne-pripensitan per sia buŝo. ¶
Ili ne ekstermis la popolojn, *
pri kiuj diris al ili la Eternulo;
sed ili miksiĝis kun la popoloj *
kaj lernis iliajn farojn;
ili servis al iliaj idoloj, *
kaj ĉi tiuj fariĝis reto por ili.
Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj; / kaj ili verŝis senkulpan sangon, *
la sangon de siaj filoj kaj filinoj,
kiujn ili ofer-portis al la Kanaanaj idoloj; *
kaj la tero malpuriĝis de sango.
Kaj ili malpuriĝis per siaj faroj, *
kaj malĉastiĝis per siaj agoj. ¶
Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Lia popolo, *
kaj Li abomenis Sian heredon;
kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj, *
kaj iliaj malamantoj ekregis super ili.
Kaj premis ilin iliaj malamikoj, *
kaj sub la manoj de ĉi tiuj ili humiliĝis.
Multajn fojojn Li ilin savis; / sed ili ribeladis per siaj entreprenoj, *
kaj ili senfortiĝis pro sia krimeco. ¶
Sed Li ekrigardis ilian suferon, *
kiam Li aŭdis ilian kriadon;
kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, *
kaj Li ekbedaŭris laŭ Sia granda favor-koreco;
kaj Li aperigis kompaton por ili *
ĉe ĉiuj iliaj malliberigintoj. ¶
Savu nin, ho Eternulo, nia Dio, *
kaj kolektu nin el inter la popoloj,
por glori Vian sanktan nomon, *
por triumfi pro Via gloro. ¶
Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, / de eterne ĝis eterne. *
Kaj la tuta popolo diru: Amen. ¶
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Graca Dio, benu kaj subtenu tiujn, kiuj devas fari ekzamenon. Ili klare memoru tion, kion ili estas lernintaj. Ili bone esprimu siajn pensojn. Kaj ili ne forgesu danki Vin poste. |
