




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 2a de januaro 2021 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon? Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo! |
Psa 4,7
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Jesuo Kristo estas la sama hieraŭ, hodiaŭ, kaj ĝis eterneco. |
Heb 13,8
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kaj ili legis el la libro, el la instruo de Dio, klare, kun komentarioj, ke oni komprenu la legataĵon. |
Neĥ 8,8
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Eterna Patro, mi petas Vian helpon pro Via graco. Ne lasu nin sen ŝirmo en ĉi tiu mondo. Ni sentu, ke fajra muro ĉirkaŭas nin. En Via gardo mi estas sekura kaj konsolata. |