Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 3a de januaro 2021    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon?
Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo!

Psa 4,7



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Ni vidis lian gloron,
gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro,
plena de graco kaj vero.

el Joh 1,14



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Dua Dimanĉo post Kristnasko]
 
Se vi malfermos antaŭ malsatulo vian koron, kaj satigos suferantan animon,
tiam via lumo brilos en mallumo kaj via krepusko estos kiel tagmezo.

Jes 58,10



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Kompatema Patro,
mi promenu en sankta respekto antaŭ Via vizago.
Mi sentu ĉie Vian ĉeeston.
Kaj mi ekkonu en ĉiaj aferoj Vian providencan amon.
Estu kun mi, kie ajn mi iru, kaj benu miajn proksimulojn.





supren al la komenco de la paĝo