




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 1a de oktobro 2021 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj. |
Heb 10,24
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Jen estas la venko venkinta la mondon: nia fido. |
el 1 Joh 5,4
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Jen Mi venigos ilin el la lando norda, kaj kolektos ilin de la randoj de la tero, kune kun la blinduloj kaj lamuloj, gravedulinoj kaj naskintinoj; en granda amaso ili revenos ĉi tien. |
Jer 31,8
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Forta Dio, jam tri kvaronoj de la jaro preterpasis. Mi esperas, ke mi ne vane travivis ĉi tiun tempon. Nun mi rigardu al la tagoj, kiuj venos kaj ne plu rigardu malantaŭen. |