Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 30a de septembro 2021    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi semas multe, sed enportas malmulte;
vi manĝas, sed ne ĝissate;
vi trinkas, sed ne ĝisebrie;
vi vestas vin, sed ne estas al vi varme;
kiu laborenspezas monon,
tiu laborenspezas por truhava saketo.

Ĥag 1,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Jen estas la venko venkinta la mondon:
nia fido.

el 1 Joh 5,4



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn,
kiu povus stari, ho mia Sinjoro?

Psa 130,3



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ĉiela Patro, ni dankadu Vin pro ĉiuj Viaj benoj.
Dankon pro la bonaj novaĵoj kaj travivaĵoj.
Dankon pro la geamikoj, kiuj bezonas nin.
Benu ilin, Dio.





supren al la komenco de la paĝo