Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 14a de oktobro 2021    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ni pripensu unu la alian,
por instigi al amo kaj bonaj faroj.

Heb 10,24



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita;
savu min, kaj mi estos savita.

el Jer 17,14



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob,
kiu esperas al la Eternulo, lia Dio.

Psa 146,5



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Kuraĝiga Patro, nur en Vi mi trovas la kuraĝon vivi sen armiloj kaj sen perforto.
Helpu min konvinki la homojn por forĵeti la armilojn kaj kredi nur en Via potenco, por fondi tiel la regnon de la paco, justeco, amo kaj fido.
En reciproka kompreno ni homoj laboru por Via Regno.





supren al la komenco de la paĝo