Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 15a de oktobro 2021 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj. |
Heb 10,24
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita; savu min, kaj mi estos savita. |
el Jer 17,14
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ne premu vian proksimulon. |
el Lev 19,13
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Viviganta Spirito, nur en Vi estas la vera vivo. Ni bone komprenu tion. Ekster Vi nia laboro estas vana. Benu tamen ĉiujn, kiuj ne konas Vin. Ni ne ĝenu ilin por ekkoni Vin. |