Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 18a de oktobro 2021    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ni pripensu unu la alian,
por instigi al amo kaj bonaj faroj.

Heb 10,24



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona
kaj kion la Eternulo postulas de vi:
nur agi juste,
ami bonfarojn,
kaj esti modesta antaŭ via Dio.

Miĥ 6,8



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Voku Min en la tago de mizero;
Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.

Psa 50,15



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Patro de la amo, mi preĝas por ĉiuj, kiuj ankoraŭ serĉas sian vojon en la mallumo.
Ili trovu Vin.
Ili sincere sopiru fari Vian volon, por ke ili vidu la lumon.





supren al la komenco de la paĝo