Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 17a de oktobro 2021    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ni pripensu unu la alian,
por instigi al amo kaj bonaj faroj.

Heb 10,24



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona
kaj kion la Eternulo postulas de vi:
nur agi juste,
ami bonfarojn,
kaj esti modesta antaŭ via Dio.

Miĥ 6,8



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[20a Dimanĉo post Trinitato]
 
Li estis turmentata,
tamen li humiliĝis kaj ne malfermis sian buŝon;
kiel ŝafido kondukata al buĉo.

el Jes 53,7



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Forta kaj potenca Dio, rigardu en graco al mia malforteco.
Trafluu mian malpotencan koron per Via plena potenco.
Mi venku en la batalo kontraŭ ĉia malbono.





supren al la komenco de la paĝo