




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 21a de oktobro 2021 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj. |
Heb 10,24
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio. |
Miĥ 6,8
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Sed Rut diris: Ne petegu min, ke mi vin forlasu, aŭ ke mi returnu min kaj ĉesu sekvi vin; ĉar kien vi iros, mi ankaŭ iros, kaj kie vi noktos, mi ankaŭ noktos; via popolo estos mia popolo, kaj via Dio estos mia Dio. |
Rut 1,16
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Saĝa Dio, saĝigu min kaj miajn agojn, por ke ili gajnu la simpation de aliaj. Tio estu valora por mi, pli ol mia propra praveco kaj honoro. Nur Vin mi laŭdas kaj dankas. |