




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 22a de oktobro 2021 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj. |
Heb 10,24
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio. |
Miĥ 6,8
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
La Eternulo kondukos vin ĉiam kaj satigos vian animon en tempo de senpluveco. |
el Jes 58,11
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Sankta Patro, miaj plej intimaj pensoj apartenu al Vi. Mi ne kaŝu ion por Vi. Helpu min esti sincera. Mi amas Vin. Pri tio mi ne povas silenti, sed pri tio mi devas komuniki al aliaj. |