




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 24a de oktobro 2021 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj. |
Heb 10,24
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono. |
Rom 12,21
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[21a Dimanĉo post Trinitato]
Mia spirito estas inter vi; ne timu. |
el Ĥag 2,5
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ho Sinjoro, kiam venas iom da ripozo en la ĉiutaga rapida vivo, ni danke akceptu tion. Ĝi estu kiel kuracilo kaj kiel rigardo en nian internon. Ĝi estu sanktigata en Vi kaj beno por ni. |