




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 25a de oktobro 2021 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj. |
Heb 10,24
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono. |
Rom 12,21
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ho Dio, ne silentu; ne estu senparola kaj ne restu trankvila, ho Dio! Ĉar jen Viaj malamikoj ekbruis, kaj Viaj malamantoj levis la kapon. |
Psa 83,2-3
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Patro de ĉiuj infanoj, benu kaj subtenu la gepatrojn, kiuj havas mense malsanan infanon. Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. |