Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 26a de oktobro 2021    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ni pripensu unu la alian,
por instigi al amo kaj bonaj faroj.

Heb 10,24



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Ne venkiĝu de malbono,
sed venku malbonon per bono.

Rom 12,21



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Unuj fidas veturilojn, aliaj ĉevalojn;
sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio.

Psa 20,8



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho amanta Dio, estu kun la homoj, kiuj vivas flanke de la socia vivo.
Pro nia malatento ili ofte devojiĝis.
Pardonu nin kaj kompatu ilin.
Ankaŭ por ili estu loko en niaj koroj.
Ni neniam malestimu ilin, sed dediĉante ilin al Vi, ni helpu, kie ni povas kaj kapablas.





supren al la komenco de la paĝo