Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 25a de novembro 2021 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
La Sinjoro direktu viajn korojn en la amon al Dio kaj en la paciencon de Kristo. |
2 Tes 3,5
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Viaj lumboj estu zonitaj, kaj viaj lampoj estu brulantaj. |
Luk 12,35
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ĉe Vi la orfo trovas kompaton. |
laŭ Hoŝ 14,4
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ho Patro, gardu la homojn, kiuj troviĝas sur la maro, en la aero, sub la terfaco. Ŝirmu ilin kontraŭ ŝtormo, ventego, fulmotondro, malvarmego kaj terskuo. Ili sentu sin sekuraj en Via mano. |