Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 26a de novembro 2021 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
La Sinjoro direktu viajn korojn en la amon al Dio kaj en la paciencon de Kristo. |
2 Tes 3,5
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Viaj lumboj estu zonitaj, kaj viaj lampoj estu brulantaj. |
Luk 12,35
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ĉu ne aŭdas Tiu, kiu aranĝis orelon? Ĉu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon? |
Psa 94,9
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Benu, ho kara Patro, tiujn, kiuj donas siajn plej bonajn fortojn, ja eĉ sian vivon por la proksimulo. Ili ja laboras por la plibonigo de la mizeraj vivcirkonstancoj de multaj homoj. |