Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 21a de decembro 2021    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Cion;
ĉar jen Mi iras, por ekloĝi meze de vi,
diras la Eternulo.

Zeĥ 2,14



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Ĝoju en la Sinjoro ĉiam;
denove mi diros: Ĝoju.
La Sinjoro estas proksima.

el Flp 4,4-5



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kiu estas tiu Reĝo de gloro?
La Eternulo forta kaj potenca,
la Eternulo, la potenculo de milito.

Psa 24,8



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Dio de ĉiu graco, Via spirito penetru en la plej profundajn kaŝangulojn de mia animo.
Nenion mi proprigu al mi, sed mi transdonu mian individuecon al Vi.
Akceptu ĝin.





supren al la komenco de la paĝo