Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 22a de decembro 2021 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Cion; ĉar jen Mi iras, por ekloĝi meze de vi, diras la Eternulo. |
Zeĥ 2,14
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Ĝoju en la Sinjoro ĉiam; denove mi diros: Ĝoju. La Sinjoro estas proksima. |
el Flp 4,4-5
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kaj la Eternulo diris: Mi pardonis konforme al via diro. |
Nom 14,20
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Kara Patro de ĉiuj homoj, kiam ni estas okupataj sendi bondezirojn al geamikoj en la tuta mondo, akompanu tiam la sendaĵojn kaj benu la ricevontojn. Ni preĝu por tiuj, al kiuj neniu pensas. |