Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 27a de decembro 2021 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Cion; ĉar jen Mi iras, por ekloĝi meze de vi, diras la Eternulo. |
Zeĥ 2,14
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
La Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron. |
Joh 1,14
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Vi diras: Mi estas senkulpa, Lia kolero deturnu sin de mi. Sed Mi postulos juĝon inter ni pro tio, ke vi diras: Mi ne pekis. |
Jer 2,35
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Patro de ĉiu graco, la lumo de la naskiĝo de Via Filo lumigu la homaron. Ni portu al Li nian incenson, mirhon kaj oron, tio estas: nian koron, volon kaj amon. |