Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 26a de decembro 2021 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Cion; ĉar jen Mi iras, por ekloĝi meze de vi, diras la Eternulo. |
Zeĥ 2,14
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Grandvalora en la okuloj de la Eternulo estas la morto de Liaj fideluloj. Al Vi mi oferdonos dankan oferon, kaj la nomon de la Eternulo mi vokos. |
Psa 116,15.17
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Dua Kristnaska Festotago, Stefano]
Kaj Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, agu kun mi pro Via nomo; ĉar bona estas Via favorkoreco, savu min. |
Psa 109,21
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)Kompatu la bestojn, ho Kreinto, kiuj devas suferi en ĉi tiuj tagoj, por ke la homoj manĝu delikate! Pardonu al ili tiun kutimon kaj ŝanĝu ĝin en bonon kaj por la homoj, kaj por la bestoj, ĉiuj ja estas kreitaĵoj de Vi. |