Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 3a de decembro 2021    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Cion;
ĉar jen Mi iras, por ekloĝi meze de vi,
diras la Eternulo.

Zeĥ 2,14



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Jen via reĝo iras al vi;
justa kaj helpema li estas.

el Zeĥ 9,9



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kiam Faraono vidis, ke ĉesiĝis la pluvo kaj la hajlo kaj la tondroj,
tiam li plue pekis kaj obstinigis sian koron.

el Eli 9,34



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Patro de ĉiu bono, Vi ekipis min per multaj talentoj.
Mi ne estu fiera, sed mi uzu ilin humile por la feliĉo de aliaj.
Penetru en ĉiun homan koron, ke ili uzu sian talenton, kiom ajn malgranda ĝi estas.
Vi povas ja uzi ĉion kaj ĉiun.





supren al la komenco de la paĝo