Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 4a de decembro 2021    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Cion;
ĉar jen Mi iras, por ekloĝi meze de vi,
diras la Eternulo.

Zeĥ 2,14



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Jen via reĝo iras al vi;
justa kaj helpema li estas.

el Zeĥ 9,9



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Sed Izrael estas savita de la Eternulo per savo eterna;
vi ne estos hontigataj nek malhonorataj ĝis eterneco.

Jes 45,17



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Amplena Sinjoro, kompatu Vian kompatindan mondon.
La homaro ne povas vivi sen Vi.
Rigardu ame la tiujn, kiuj en aliaj religioj trovas sian feliĉon.
Via graco estas ja tiel granda.





supren al la komenco de la paĝo