Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 5a de decembro 2021    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Cion;
ĉar jen Mi iras, por ekloĝi meze de vi,
diras la Eternulo.

Zeĥ 2,14



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Rigardu supren kaj levu viajn kapojn,
ĉar via elaĉeto alproksimiĝas.

el Luk 21,28



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Dua Dimanĉo de Advento]
 
Montru al mi, ho Eternulo, Vian vojon,
por ke mi iru en Via vero.

el Psa 86,11



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  En multaj landoj, ho Sinjoro, estas hodiaŭ familia festo.
Tamen regu la simpla amo kaj ĝojo, kaj ne la sopiro al luksaĵoj.
Ni ne forgesu tiujn, kiuj vivas sen familio kaj sen bonaj vivrimedoj.





supren al la komenco de la paĝo