




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 4a de februaro 2021 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĝoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la ĉielo. |
Luk 10,20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi. |
el Jes 60,2
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita, kaj la spirite suferantajn Li helpas. |
Psa 34,19
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Kara Sinjoro, donacu en miaj mizeroj kaj zorgoj la eniron al Viaj riĉaj havaĵoj. En mia nokto brilu Viaj steloj; kaj sendu Viajn anĝelojn al mi kiel konsolo. |