




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 5a de februaro 2021 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĝoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la ĉielo. |
Luk 10,20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi. |
el Jes 60,2
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ĉar Vi savis mian animon de la morto, kaj miajn piedojn de falpuŝiĝo, por ke mi iradu antaŭ Dio en la lumo de la vivo. |
Psa 56,14
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Savanto, helpu min ke mi en ĉiu situacio pensu al Via sankta ekzemplo. La vorto, kiun mi parolos, estu dolĉa, mia afableco sincera kaj mia malaprobo tamen ama. Donu al mi Vian subtenon. |