Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 2a de marto 2021    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Mi diras al vi,
ke se ĉi tiuj silentos,
la ŝtonoj ekkrios.

el Luk 19,40



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke
dum ni ankoraŭ estis pekuloj,
Kristo mortis por ni.

Rom 5,8



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Bonajn morojn kaj scion instruu al mi,
ĉar al Viaj ordonoj mi kredas.

Psa 119,66



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Patro de ĉio kio vivas,
fortigu la interligon de la homaro.
Kunligu iliajn korojn, por ke ĉiuj komprenu unu la alian.
Ni serĉu ĝojon en la komuna Savanto.





supren al la komenco de la paĝo