Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 3a de marto 2021 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Mi diras al vi, ke se ĉi tiuj silentos, la ŝtonoj ekkrios. |
el Luk 19,40
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraŭ estis pekuloj, Kristo mortis por ni. |
Rom 5,8
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola. |
el Gen 2,18
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Sinjoro, pardonu al mi ĉion, en kio mi malsukcesis kaj benu tion, kio estis laŭ Via volo. Helpu min, ke mi restu fidela, kaj donu ke mia fino estu pli bona ol mia komenco, por ke ankaŭ ĉe mi estu lumo en la vespero. |